home
***
CD-ROM
|
disk
|
FTP
|
other
***
search
/
The Worlds of Billy
/
BILLY.BIN
/
DEMO
/
LEGUMIN.TXT
< prev
next >
Wrap
Text File
|
1997-10-08
|
4KB
|
122 lines
^Ci tiu teksto enhavas ^generalajn informojn pri Billy.
Uzantoj de OS/2 rigardu anka~u en OS2HELP sur la KD.
^Ci tiu teksto legeblas en la angla en README.TXT.
This text is available in English in README.TXT.
Instalaj problemoj.
-------------------
Se via ekrano i^gas nigra a~u INSTALL.EXE reportas problemojn kun VESA-
grafiko provu "INSTALL.EXE -g640x480 -nocol" kaj rigardu
"Starti Billy en 640x480".
Eble la problemo estas ke vi bezonas VESA-adaptilon por DOS, ekz. UNIVBE.EXE.
Eblas senkoste akiri tion ^ce http://www.scitechsoft.com/ a~u ^ce la vendisto
de via grafikkarto.
Kiel mane al^gustigi.
---------------------
La elektoj de la ludo estas sekurigita en SETTINGS\OPTIONS.TXT. Uzu
redaktilon por manipuli elektojn mane. Jen ekzemplo de OPTIONS.TXT:
sound: fx=100, cd=26;
misc: language=esperanto, memory=16, playintro=1, cddrive=d;
screen: brightness=50, contrast=50;
- language estas la (tekst-)lingvo uzata en la ludo.
- memory estas la kvanto de uzebla memoro, a~u 8 a~u 16 megabajtoj. ^Ciuj
aliaj valoroj estas nevalidaj. Se vi havas pli ol 16 megabajtoj da RAMo
metu memory=16, se vi havas inter 8 and 16 megabajtojn metu memory=8.
Anstata~u ^san^gi ^ci tie vi vere devas reinstali, ^car la 8 kaj 16
megabajtaj versioj uzas malsamajn dosierojn.
- cddrive estas la letero de la kompaktdisko kun Billy. cddrive=d signifas
ke la KD estas D:\. Memoru NE meti ":" post la letero.
Se la ludo ne povas starti post ^san^go de la elektoj de OPTIONS.TXT, ne paniku.
La ludo mem kreas la dosieron se ^gi ne ekzistas - do vi povas simple forigi
nefunkciantan OPTIONS.TXT.
Parametroj.
-----------
Kelkaj elektoj ^san^geblas per komando-parametroj.
Startu "BILLY.EXE -help" por vidi la eblajn parametrojn.
Mi ^san^gis mian komputilon kaj nun Billy ne startas plu.
---------------------------------------------------------
A~u reinstalu a~u ^san^gu OPTIONS.TXT (rigardu "Kiel mane al^gustigi") kaj
startu SETSOUND.EXE.
Problemoj kun sono.
--------------------
Billy uzas la DSIK sonsistemon por sonefektoj. En la DSIK dosierujo sur la KD
estas helpo kiu eble solvas vian problemon.
Starti Billy en 640x480.
-------------------------
Se vi volas ludi Billy per portebla komputilo a~u per sistemo kiu ne subtenas
grafikon je 800x600 punktoj vi povas fakte ludi Billy en grafikfajneco de
640x480 punktoj per la -g640x480 parametro. Tio povas rapidigi la programon
en kelkaj sistemoj, ekzemple ni provis kun 486 25 MHz kun tre bonaj rezultoj.
En tiu fajneco la klavoj End, Home, PgUp kaj PgDn kontrolas kiu parto de la
ludo estas videbla sur la ekrano.
Sekuritaj ludoj.
----------------
Kiam oni finludas mondon la ludo estas sekurita sur la disko. Estas nur unu
sekurita ludo po mondo po facilecnivelo, do se la sama mondo (kaj
facilecnivelo) estas finludita denove, la malnova sekurita ludo estas
forigita. Por eviti tion vi povas kopii la dosieron SETTINGS\SAVEGAME.
Lingvoj.
--------
Se vi ^san^gas tekstan lingvon vi devas restarti la ludon anta~u tio
efektivi^gos. Se vi erare ^san^gas al lingvon kiun vi ne komprenas vi povas
al^gustigi tion rekte en OPTIONS.TXT (rigardu "Kiel mane al^gustigi.") a~u uzu
la -lang parametron.
Parollingvon eblas ^san^gi per la al^gustiga menu kaj efektivi^gos tuj.
Nur Esperanto kaj angla estas elekteblaj.
Se via preferata lingvo ne elekteblas kaj vi pretas mem traduki al ^gi,
bonvolu kontakti nin.
Navigilo.
---------
Nur navigilo en porto A estas subtenata. La butonoj funkcias jene:
Butono 1: Fosi/plenigi truon
Butono 2: Plenigi truon
Butono 1 kaj 2 samtempe: ^Jeti pilkon
Butono 3: ^Jeti pilkon (nur tri-butonaj "game pads" kaj navigiloj)
Pli da helpo.
-------------
Rigardu la mem-montrantaj demooj (ili estas ludataj kiam oni lasas la
ludon 5-10 minutojn en la ^cefa menuo).